Historio

La burgo Klempenov apartenas al la unuaj nobelaj establaĵoj en la tempo de la germana loĝatigo de nia regiono.

Aparte en la sekvantaro de duko VARTISLAUS III estis ekde 1236 multaj germanoj sur lia burgo Demmin. La germana loĝatigo estis konsekvente akcelita de la antaŭpomeranaj dukoj. La germanoj venas el malsupra saksujo, la harc-montaro, Holstinio kaj la Altmarkio.

Tiel la malsupre saksuja gento de tiuj de HEYDEBRECK estis unuafoje menciita en la jaro 1254 en la regiono de la lago kaj rivero Tollense.

En tiu tempo datumas la konstruigo de la burgo Klempenov, sur sabla insulo apud rivereto kun fermita interna korto, ĉirkaŭita de muro kaj defendoringo.

La apartenon de nia regiono al la Sankta Romia Regno de germana nacio pruvas por 1331 dokumento de papo Johano XII, laŭ kiu la pomeranaj dukoj estis feŭduloj sur burgo Klempenov.

La gento de la Heydebreck estis ligita al la burgo kiel feŭduloj ĝis en la 16an jarcenton. Pri tio detala genealogio donas sciigon. Inter ili estis Heinrich IV de Heydebreck. Li estis konsilanto de la duko de Pommern-Ŝtettin (1434-51) kaj tre fama personeco de lia tempo. Oni supozas, ke sub lia regno okazis konstruaĵaj ŝangoj en Klempenov. Ĉe la defendoringo direkte al la nordo ekestis ligna konstruaĵo, kiu ankoraŭ ne estis ligita al la turo. Jam kelkajn jardekojn pli poste la ligna kontruaĵo estis ĉirkaŭita de brikaj muroj kaj ligita al la turo. Ĉe la defendoringo ekestis ankoraŭ pli la konstruaĵoj. Kelkaj ankoraŭ estas videblaj, aliaj estas perditaj por ĉiam.

Ĝia speciale strategia situo envolvigis la burgon Klempenov en preskaŭ ĉiujn militojn de la jarcento. 1470 duko Albrecht de Brandenburg estiĝis feŭdulo de Stettin kaj Pomerio. Surbaze de pacigo kun la pomeranaj dukoj en urbo Prenzlau 1472 li ricevis ankaŭ la burgon Klempenow.

Duko Boleslav X. kontraŭbatalis kaj akiris liberigon de la feŭdala regado de Brandenburgio kaj per tio la t.n. "sendependeco de dukoj".

1494 la episkopo Benedicto de Cammin konsekris malgrandan kapelon al la nomo "Al la sanktaj kvin vundoj". Estis la tempo de la grandaj epedemioj de pesto. La pieco de la homoj estis granda, novaj religiaj sektoj estiĝis. La reformacio formiĝis kiel kontraŭreakcio, de reformisto BUGGENHAGEN ĝi estis enkondukita en Pomerio en la jaro 1530.
Religiaj disputoj en la sekvantaj jaroj anoncas la 30jaran militon. Pri Klempenov ni nenion scias raporti el tiu tempo. En la disputoj de la 30jara milito Klempenow estis konkerita de la svedoj. Ankoraŭ sur la milita kampo de Lützen la sveda reĝo Gustav Adolf donas Klempenovon al sia ĉefgeneralo DODO von KNYPHAUSEN kiel lombardo. Tiu jam antaŭe estis ĉi tie, kiam li en Neubrandenburg perdis la batalon kontraŭ katolika marŝulo Tilly. Kun DODO von KNYPHAUSEN komencis multfaceta familio dum tri generacioj la regadon en Klempenov. Multaj atestoj el tiu tempo estis konservitaj kaj desegnas koloran bildon de tiu tempo.
DODO, ANNA von SCHADE, ENNO ADAM, OCCA RIPERDA, GRAF von MELLIN und REĜINO CHRISTINE von SCHWEDEN stiris la sorton de la burgo Klempenov. Dum ilia tempo okazis grandaj detruigoj de la burga asambleo, kvankam estiĝis ankaŭ novaj konstruaĵoj. La turo transkonstruiĝis al loĝoturo, sekvis konstruaĵoj de arkaĵoj kaj fenestroj, estiĝis aliaj novaj konstruaĵoj.

Kiam komencis cirkaŭ 1700 la Norda Milito, per ĝenerala redukcio Klempenov entute apartenis denove al la sveda krono. Pere de la packontrakto de Ŝtockholm 1720 Klempenow iĝas prusa, reĝa administrejo kaj domeno.

Dum la 7jara milito (1755-62) Klempenow denove estas forte pribatalita. Post tio ĝi perdas signifon. La domeno-luantoj prenas loĝejon en la burgo, ankoraŭ ekzistas oficejaj arĥivoj same kiel bierfarejo kaj brandodistilejo, speciala privilego.

Longa listo estas pruvebla de luantoj kaj oficistoj. Malnovaj familioj estis pruvitaj kiel Wüstenberg, Berlin, Fleischmann kaj Bruhn. Klempenov aperas kiel "Weissenklempenow" (blanka) pro sia blanke kalkigita turo kaj por distingi ĝin de Rothenklempenow ĉe urbo Pasewalk.

Kiam 1812 francaj trupoj okupas Antaŭpomerion, la verkisto Ernst Moritz Arndt por mallonga tempo gastis en Klempenow. 1818 Klempenow administre apartenas al Demmin. 1831 ĥolero-epedemio furiozas en la regiono. La malbonaj vivkondiĉoj kaŭzis ĉi tie same kiel en aliaj regionoj grandan elmigron al Ameriko. En la burgo Klempenov oni vivas burĝan vivon, pri kies certe interesaj detaloj ni preskaŭ nenion scias.

1900 grava konstruaĵo en la nord-okcidenta angulo de la asambleo, la kavaliro-salono, estis forigita pro konstrua malboneco. Oni konstruis la nunan biendomon apud la burgo.

1945, post la fino de la 2a mondmilito, por mallonga tempo soveta komandejo troviĝas en la burgo. Ekde 1947 ĉi tie vivas fuĝintoj el orientaj provincoj en la konstruejoj de la burgo. Gis 14 familioj samtempe tie trovis povran restejon. En la 50aj jaroj komencas per propra iniciativo la alkonstruo de loĝejoj. Evoluiĝas la tuta spektro de GDReca mastrumado kaj vivo.

Subtenantoj estas la subdistrikto, la federacia lando kaj diversaj entreprenoj. Por la renovigo venis inter alie mono de la projekto LEADER II.